Hindia klasika muziko

Hindia klasika muziko estas la altkultura muziko de la Hindia subkontinento, probable estas unu el la plej malnovaj de la homaro.

La originoj de Hindia klasika muziko povas esti trovataj en la Vedoj, kiuj estas la plej malnovaj skribaĵoj en la Hindua tradicion datita el 1500 a.K. transdonitaj de generacio al generacio dum miloj da jaroj.

La Samavedo estis derivita el la Rigvedo tiele ke ties himnoj povu esti kantataj kiel Samagana. Tiuj himnoj estis kantataj de Vedaj pastroj dum ceremonioj en kiuj la rita trinkaĵo soma, heligita kaj miksita kun lakto kaj aliaj ingrediencoj, estis proponita kiel ofero al variaj diaĵoj. Tiu ĉantostilo evoluis en jati kaj fine en raga. La Hindia klasika muziko estis ankaŭ grave influita de, aŭ sinkretigita kun Hindia popola muziko. La verko de Bharat nome Natjaŝastra estis la unua traktaĵo kiu bazigas fundamentajn principojn de danco, muziko, kaj teatro.

Kiel en aliaj civilizacioj, muziko estis konsiderata pordo por atingi Dion. En antikva kaj mezepoka Barato la arto de muziko kaj danco ĉiam estis tre rekte ligita al diversaj aspektoj de la religia vivo. Per danco, la tradicio ‘devadasi’, servistoj de Dio, esprimas la kuniĝon kaj komunikadon kun la dieco; simbole ĝi ankaŭ esprimas sian fieran senton kaj sindonemon.

La hindua muziko en antikvaj tempoj, havis tre difinitan celon, ĝi ne estis arto por la arto komponi aŭ aŭskulti, sed ĝi estis kontribua elemento por disvolvi ĉian mensan kaj misteran agadon. Laŭ la etera karaktero de hinduisma pensmaniero, ekzemple en la traktado de malsanoj, muziko ekhavis specialan gravecon en hinduaj dioj. Inter ili elstaris Sarasvasti, diino de muziko kaj vortoj, edzino de la granda dio Brahmao.

Tia muziko estas tre kompleksa, klera kaj ellaborita verko. Ĝi estas tre riĉa je melodio kaj ritmo, sed ĝi ne havas harmonion, kio malfaciligas la komprenon de okcidentaj oreloj.

Fakte, la hindia muziko, kiel la araba, ne estas harmonia muziko, sed modala. En ĝi fiksa sono, toniko, estas establita kaj la melodio estas konstruita per 'frazoj', kiuj moviĝas inter tiu fiksa sono kaj aliaj regantaj duarangaj notoj. Inter ili la ludanto havas multe da spaco por improvizado. Grave estas ke en la hindia muziko la ‘oktavo’ havas 22 dividojn, anstataŭ la 12 de la okcidenta muziko. Tio permesas pli grandan subtilecon. La harmonia muziko rakontas historion, ĝi estas tre priskriba muziko, kontraŭe, modala muziko provokas precipe animstatojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search